Aŭtuna temp'

Oct 28, 2006 19:00

Aŭtuno rapide pasas, kaj tempoŝanĝo estas okazonta ĉi-nokte en ĉi tiu loko. Estas la venontaj tagoj, kiuj iĝos plej streĉaj de tiu ĉi sezono por mi, ĉar post precize unu semajno komenciĝos en Brno la E@I-seminario pri lingvoj en interreto.
legu pli pri historio, mortintoj kaj povraj bestoj )

genealogio, historio, vikipedio

Leave a comment

Comments 5

anonymous October 31 2006, 18:03:15 UTC
la kato nur forĵetiĝis per la aŭto de la ŝoseo kaj travivis la akcidenton

Nu, ĝi ja travivis (= spertis) la akcidenton, sed espereble transvivis/postvivis ĝin.

Reply

blahma October 31 2006, 19:26:35 UTC
Ve. Sed ĉu ne tra-vivi en la senco ke vivis dum ĝia tuteco, do ne pereis iam meze de ĝia okazado? Tiel mia subkomprenigas al mi tion mia cerbo kaj tial mi emas skribi tien. Kvankam ja mi agnoskas, ke la konvencia komprenado estas alia kaj via rimarko trafa...

Sed kial do "tra-pasi ekzamenon", kaj ne "trans-pasi"? :o)

Reply

anonymous November 1 2006, 16:37:55 UTC
Prave vi skribas pri konvencio. En Esperanto, samkiel en la etnaj lingvoj, al multaj afiksohavaj vortoj estas atribuitaj konvenciaj signifoj, foje nur iele-tiele elfluantaj el sumiĝo de la signifo de la eroj ilin konsistigantaj. La du signifoj de "travivi": 1. pasigi vivante (ekz. travivi dek jarojn eksterlande), 2. sperti envive (ekz. travivi grandan tragedion), estas bona ilustraĵo de tio. Tria signifo - kiun vi celis - ne ekzistas pro la ekzisto de "transvivi/supervivi/postvivi".

"Trapasi ekzamenon" estas analogia al "travivi dek jarojn", do pasi de la komenco ĝis la fino. La vorto "transpasi", en la transitiva signifo, enhavas ideon de pasado trans io, kio disigas (ekz. transpasi limon), aŭ de superado (ekz. transpasi ies imagon). Ĝi do neniel analogias al "transvivi". Notu, ke "trapasi ekzamenon" ne estas sinonimo de "sukcesi en ekzameno" (angle "pass an exam"), sed de "ekzameniĝi" (angle "take an exam").

Reply

blahma November 1 2006, 22:38:58 UTC
Dankon pro la gravaj atentigoj kaj lingva analizo, kara anonimulo!

Mi retrovis ankaŭ vivĵurnalan enskribon de dominiko de antaŭ kelkaj monatoj. Ĝi ŝajnas doni bonan kaj koncizan sciigon pri tiu temo:

http://dominiko.livejournal.com/10166.html

Reply


Leave a comment

Up