Poka centimetri for de quanta descharjo!

Jul 15, 2024 22:00


E dume kandidato kadavro dil blanka domo supervolunte duras planigar la voyo al misfrapita kolego ed oblivias omno ecepte protektar PdN per ne e ne permisar al brava Serpentiani fine cindrigar per Usana fuzei la kremlo; forsan pro ke ton olim konsilis ilua patro, homo tre laborema, la familio tre povra, ma lore onu laboregis! Anke la Nulian ( Read more... )

Leave a comment

Comments 42

n0mad0 July 17 2024, 15:38:21 UTC

Ŝajne lastaj entoj impresis Vian Moŝton frape, se longa silentado estas rompita.

Reply

estunto July 17 2024, 19:06:25 UTC

Kiel tia evento povas ne impresi moŝton tiom spertan pri politikaj koneksoj? Ĉu sufiĉas esti sensenta ŝtipo en dika, vila felo kaj zorgi nur pri terpomoj? Kaj jen kiu parolas pri silentado! Kompare kun vi mi ja estas skribmaniulo! Kie vi vagabondis ĉi-foje? Inde ne en kobzona koncerto! Kion vi urse pensas pri la usona kaĉo? Aŭ ĉu laŭ vi jam ĉio egalas, kaj ni simple ĝuu la restantajn tagojn kun amaso da kvaso kaj dranikoj?

Reply

n0mad0 July 18 2024, 20:02:00 UTC

Kvaso kaj dranikoj estas firmaj apogiloj en nia freneza kapturne ŝanĝanta mondo. Humiligi kapturnon kaŭzitan de kirlo da strangaj eventoj eblus helpe de tradicia rusa rimedo, sed tia kvanto da vodko malutilas eĉ por ursa sano. Ankaŭ monujo havas perdojn. Tamen Universo donante problemojn donas ankaŭ solvojn - antaŭnelonge mi trafis videaĵon pri maniero produktadi samogonon el herakleo. Tio ĉi esperigas.

Mi konfesu - la evento ne tro mirigis min. Observante interbatalon de neferaj avoj mi havis ial senton, ke io tia devus okazi - grado de malamo iĝis tro alta kaj senteblas eĉ trans oceano. Memkompreneble tio ĉi ne eblas en Rusio. En Rusio popolo havas neniujn dubojn kaj hezitojn pri plej trafa persono por posteno de ŝtatestro.

Reply

estunto July 20 2024, 11:00:25 UTC

Avantaĝo de hejmdestilado el herakleo evidente estus la vasta disponebleco de ĉi-lasta herbo en Kvasio. Ĉu tamen la produkto valorus la penon? Ĉu homo aŭ urso povus ingesti ĝin sen danĝero koncerne la respektivan sanecon? Alivorte: Plia studado indus antaŭ ol povi esplori la fundon de glaso da heraklenko kun senhezita plezuro. Demando al fakulo: Ĉu temus pri ŝnapso aŭ brando? Cetere: Kion vi volas diri per "neferaj"?

Reply


n0mad0 October 4 2024, 20:26:59 UTC

Antaŭ kelkaj tagoj la mondo ekhavis kialon rememori pri ekzistado de Neekzistio - aperis informo pri sukceso de dekstra partio en balotado. En Rusio parto da lojalistoj ekĝojis kvazaŭ rusiaj tankoj jam venis al Maniko.

Reply

estunto October 7 2024, 18:55:26 UTC

Se temas pri paco, endas fari kompromisojn. Nenieno, nia glamora ĉefdomaro, jam foje funkciis kiel ejo de fama kongreso, kiu decidis pri la estontaj landlimoj de Eŭropo. Ankaŭ Francio kulture ĉiam estis parto de l' kvasia mondo. Pensu pri Baudelaire, legata en Kvasio eĉ en peĉpeĉa angulo! La naskiĝtago de l' plej granda operacestro de ĉiuj tempoj servu kiel okazo por iniciati procedon, je kies fino regranda Federacio etendiĝos de la Manika Kanalo ĝis la Beringa Markolo! Por eviti eskaladon Biden malpermesos al nebula Albiono uzi usonajn raketojn ekstere de sia propra teritorio. Pro tia saĝeco li kune kun PdN ricevos Nobel-premion kaj kronade de sia politika kariero bonvenigos ĉi-lastan en la Blanka Domo per jenaj vortoj: "Kaj nun mi donas la parolon al la prezidento de Kvasio, kiu havas tiom da kuraĝo kiom da decidemo. Gesinjoroj, jen prezidento Ŝji Ĝjinping!" Kaj dank' al sia ne pita kontribuo Nulio reestos io!

Reply


Leave a comment

Up