Piko en la dorso

Nov 12, 2024 19:15


La stulteco de l'usona plebo superas mian komprenkapablon! Ebenigis la vojon al tiu ĉi koŝmaro tamen nelaste la Demokratoj - jam per elekti tiam kandidato Joe Biden! Pli febla kandidato apenaŭ imageblas! Ŝajnas ke lia partio kultivas jenan spiriton: parolu patose pri valoroj kaj streĉa laboro, klopodu pri l' favoro de l' Trumpistoj, ne tro ĉagrenu ( Read more... )

Leave a comment

Comments 22

n0mad0 November 13 2024, 18:25:17 UTC

Mi atendis komenton de Via Moŝto pri nuna politika stato.

Reply

estunto November 14 2024, 15:41:39 UTC

Mi atendas vian. Ĉu Trump regrandigos Kvasion? Ĉu pro malespero vi jam leke trinkis iom de via lago antaŭ la okazo? Dank' al la komplezaj politikoj de la cisaj malherooj la pria persono ja preskaŭ krevas pro saneco, kaj la heraklenko sub libera ĉielo kiel longe restos en bona stato? Konsidere vian ursan klimaton ja nun devas jam temi pri sketejo!

Reply

n0mad0 November 14 2024, 20:36:31 UTC

Verdire mi iomete miras pri tiomgrada ekscitiĝo de Via Moŝto pro la kazo. Vi eĉ forgesis pri iama promeso kontribui en la blua lingvo. Ŝajne estas misatentita de Via Moŝto grava detalo: sinjoro Trump ne iĝis ŝtatestro de Neekzistio kaj nenekzistianoj rajtas havi teorian intereson pri la evento. En ajna kazo flavharulo jam okupis foje la plej gravan postenon kaj ĉielo ne falis surteren. Ĉu vi atentis, ke avĉjo Biden lastatempe ĝojas kvazaŭ nome li gajnis?

Bedaŭrinde mi ne povis pliplenigi la lageton - la rikolto tro malbonis kaj plej sobra ideo estis uzi akiritajn legomojn por nutrado. Jam nun kosto de terpomoj iĝis pli ol duobla kompare kun antaŭa jaro. Tamen Rusio ekhavis novajn amikojn en varmaj landoj kaj ili sendos vintre batatojn anstataŭ terpomoj. Rusianoj ne perdas esperon: Putin kaj Kristo estas kun ni!

Reply

estunto November 16 2024, 11:49:48 UTC

Alie ol mi vi pro manko de sufiĉaj konoj de la angla apenaŭ povas juĝi pri la oranĝulo kaj ties sekvantoj. Kia elĵetaro de la homaro! La ĉielo ankoraŭ ne falis surteren, sed ili povos klopodi pri tio. Ĝi falu nur sur Usonon kaj Kvasion, tiam por Nulio temus pri pure marĝena novaĵo...

Mi ne forgesis la bluan. Mi nur maltrankvilas pri la verda. Kiu krom ni du ankoraŭ kulturas ĝin? Eĉ inter ni du estas nur unu, kiu vere kulturas ĝin. Kaj tiu unu ne trinkas kvason...

Mi bedaŭras aŭdi ke via rikolto de topimbaburoj malbonis. Kio okazis? Ĉu la ronĝa komunumo rikoltis antaŭ vi? Mi ĉiam skeptikis pri ekzotaj legomoj. Ruso manĝu ruse, do terpome! Ĉia alio nur subfosas viajn tradiciajn valorojn! Ĉu Kristo aŭ sinjoro kun du kornoj kaj ĉevala piedo?

Reply


n0mad0 December 24 2024, 19:05:03 UTC

Saluton!

Lastatempe aperas multaj informoj pri strangaj neidentigitaj objektoj super Usono. Ĉu viaj amikoj nifanoj trouzis rimedon por pliakrigi aŭgurkapablon kaj ekpetolis en usona ĉielo?

Bonokaze: Multajn gratulojn kaj bondezirojn al Via Moŝto okaze de Kristnaskfesto!

Reply

estunto December 26 2024, 19:39:01 UTC

Dankon pro degni komenti post unumonata ivudiado!

La usona registaro diris, ke ĝi ne scias pri kio temas kaj ke ne estas danĝero. Kial do vi komencas ridigan komplotteorion, laŭ kiu miaj bravaj nifanoj faras fotojn de militaj instalaĵoj kaj ricevas po botelo da putinko por foto? Mi roke fidas miajn nifanojn kaj firme kredas je ties lojaleco! Krom tio tiuj nifoj super Usono priparolatas pli kiel spavoj, dum ke miaj amikoj kutimas ensidi. Pli indus zorgi pri aferoj en via propra lando. Mi aŭdis ke oni trovis freŝan mamutidon el la vikinga periodo en smolenska kelo! Kial vi kaŝas tian interesan fakton antaŭ mi? Vi ja scias pri la vianda situacio ĉi tie!

Ĉu vi jam konvertiĝis al la ĝusta kredo? Laŭ via fuŝkalendaro Kristnasko ja estas je la 7a de oktobro, ĉu ne?

Reply

n0mad0 December 27 2024, 20:49:55 UTC

Viaj klarigoj forigis ĉiujn dubojn, kiujn mi ekhavis en iu momento. Nun mi certas, ke viaj nifanoj neniel koncernas la aferon.

Kie vi eltrovis la informon pri la mamutido? Ĉu en amaskomunikiloj de Nulio? Kia malagrabla surprizo! Mi ne povis eĉ iamgi, ke la amaskomunikiloj de ĉi respektinda kaj meritita lando kapablas degeneri ĝis nivelo de "flava gazetaro". Estas vero, ke kolbasoj kaj aliaj viandaĵoj vendataj en Kvasio pensigas pri bestoj malviviĝintaj antaŭ multaj jaroj, sed mamutido... el epoko de vikingoj...🙈 Kio okazis kun viando en via loko? Ĉu Oliver formanĝis ĉion? Ĉu veganoj finvenkis kaj loĝantoj de Nulio devas nun konsumi kotletojn el sojo kaj karotoj? Ĉu sciuroj migris al najbara lando?

Ĉu vi rimarkis, ke Evildea ekjutubumis denove? Tamen ĝi tute ne uzas Esperanton kaj parolas nur en la angla.

Reply

estunto December 29 2024, 18:29:00 UTC

La potenculoj (kaj ursaj egoistoj) ne amas la bulvardan gazetaron pro evidenta kaŭzo: Ĝi malkaŝas skandalojn! Eĉ se fojfoje garnitajn per kromaĵoj ne strikte akademiaj, sed oni ja ankaŭ devas vendi sian produkton. Unu pufigas aferojn, alia ŝveligas siajn terpomojn per akvo... Ĉiu tamen novaĵo havas veran kernon: Ĉu antaŭnelonge en la subgrundo de norda regiono de Kvasio trovatis jes aŭ ne mamutido kun karno kiel el frostiga ŝranko? Se vi legus alion ol Bodleron aŭ "La komploto de l'Iluminatoj", vi eble trafus ankaŭ informojn pri la reala vivo.
Ĉiu infano scias ke Oliver estas fragovora kaj ke sojaĵoj kaj karotoj estas nutraĵoj por skeletoj!

Mi rimarkis tiojn plus tiean komenton de iu, en kies lando Jutubo ne funkcias. Bedaŭrinde tiutempe ne funkciis mia interreto. Ĉu en la mondo estas ankoraŭ iu aŭ io fidinda pli ol malplena avelo? Restas al ni nur esperi ke la oranĝulo tiel renversos la anglosaksan mondon kaj lingvon ke nia verda reiĝos temo!

Reply


n0mad0 January 10 2025, 16:18:01 UTC

Almenaŭ bebetoj de Nulio havas sufiĉan kvanton da pano. Tio ĉi jam estas grava atingo. Nulio ne tro bezonas rusan gason - Oliver klarigis al ni, ke en Nulio multas lignaĵoj kaj loĝantoj de la lando povas travintri senprobleme. Mi scias, ke vi ne tro konfidas al Oliver, sed mi vidis konfirmon de la informo en alia fonto. En ajna kazo laŭdire Nulio nun havos novan ŝtatestron, ri enordigos ĉion.

Emo postuli atestilon pri ricevita atestilo estas ŝajne universala por burokratoj de tuta mondo.

Reply

estunto January 12 2025, 19:23:53 UTC

Vi bone scias ke pano ne tiom fortigas kiel mamutaĵo. Pano taŭgas por farunvermoj! Ĉi-lastajn oni povus manĝi, tiaĵo tamen ne konformus al nia kulturo kaj tradiciaj valoroj, kaj en Nulio, alie ol en Kvasio, oni prenas tiujn tre seriozaj!

Mia Moŝto ne bezonas instruiston por scii ke Nulio disponas pri arbaro vastega kaj altega, kies profundo ne konas la homan piedon. La problemo pri ligno estas ke oni devas haki ĝin kaj porti hejmen. Krom tio tuŝi la arbaron signifus elvoki la estaĵojn loĝantajn en ĝi! Mi ne parolas pri sciuroj... Multan dankon do pro via mefista konsilo!

Ŝtatestro de la federacia respubliko de Nulio estas la prezidento. Klera urso scius tion. Temas pri la eble estonta federacia kanceliero, kiu cetere nomis la nunan prezidenton mumio. Endas diri ke estas iom da vero en ĉi moko, mi tamen prefere parolus pri subskriba roboto. La estunta kanceliero fakte sen ŝanceliĝi komprenadas PdN kaj ties senlacajn klopodojn por la paco kaj samtempe malaprobadas la impertinentaĵojn de la serpentia reĝimo. Per kia artifiko tamen la ( ... )

Reply

n0mad0 January 15 2025, 20:46:55 UTC

Mi havas senton, ke Via Moŝto troigas neekzistiajn suferojn pro manko de viando. Antaŭnelonge mi trarigardis fotoraporton pri Neekzistio de migrinto el Ukrainio kaj atentis, ke herbejoj tieaj vastas kaj riĉas je herbo, ŝafoj multnombras kaj grasas, bovinoj korpulentas kaj aspektas prosperaj.

Postulo kaj bezono naskas ĉiam en libera merkato proponon. Ĉiuj problemoj krom morto estas solveblaj. Eĉ mortintoj estis resurektantaj pro volo de Jesuo. Ekz la Sultano konstruos novan gaskondukilon kaj kun plezuro vendos gason.

Reply

estunto January 16 2025, 13:58:17 UTC

Ĉu en la fotoj ankaŭ fluas lakto kaj mielo? Mi ja scias, ke vi estas nur plandulo de malpli alta ordo, sed tamen kredis vin pli sagaca. Evidente temas pri bildoj produktitaj de la anglosaksa propagando per artefarita inteligento. En realo ĉi tie ĉio grizas, kaj la popolo sopiras la pasintajn tagojn de la unio inter Nulio kaj Kvasio! Tiu tempo estis jes pli ursa sed feliĉa. Ĉiu havis laboron, kaj neniam mankis mamutaĵo sur la tablo. Eĉ kvaso gustis pli bone tiam! Ho, kun dolĉa melankolio mi memoras la periodon, kiam mi estis juna pioniro, kaj printempe ni metis florojn antaŭ la monumenton de Zamenhof kaj solene promesis neniam kabei!

La Sultano post konstrui al si palacon kun ora necesejo nepre konstruu ankaŭ plian gasdukton. Kiam tiu finfaritos, ĝi jam delonge superfluigitos de la "zepelina gasdukto" kaj eble utilos por konduki turkan kafon aŭ kataran ĉokoladon...

Reply


Leave a comment

Up