Virus rex

Mar 04, 2020 18:45


Dum vastiĝas ĝia regno en la mondo, en Esperantujo daŭras la grotesko pri la ĝusta nomo por la mikroskopa globo kun la meduza frizaĵo. Ne facilas koncedi, ke oni eraras, des pli kiam erarante oni formas plimulton. Multaj sekve ne volas detronigi la reĝon kronitan de ili per imagata cirkla ornamo plu ne videbla sur la reala kapo de ĝia moŝto. Konata ( Read more... )

Leave a comment

Comments 6

n0mad0 March 4 2020, 20:51:00 UTC
Nun en Eo aperis raraĵejo da diversaj variantoj de nomo de la viruso. Mi povas rekomendi al vi na lifehack por popularigi preferatan vidpunkton. Eble ĝi ne sufiĉe honestas sed sefiĉe efektivas. Ne estas grava sekreto, ke multaj personoj ofte uzas Vikipedion kiel vortaro por malfacilaj kaj raraj kazoj, kiuj mankas en kutimaj leksikonoj. La esperantlingva artikolo pri coronavirus jam aperis, sed oni povus korekti ĝin laŭvole.

Reply

estunto March 5 2020, 17:41:37 UTC
Ĉu la majstro iru al la marĉo, aŭ la marĉanoj al la majstro? Mi ne kutimas kolporti miajn opiniojn. Kiu ŝatas montri sin neklera, plu diru "kronviruso". Cetere mi demandas min, ĉu tiun fuŝvorton inspiras ankaŭ "morbo de Crohn", malsano tute alia, sed soniganta "kron-" morbeska.

Reply

n0mad0 March 5 2020, 21:39:00 UTC
Mi diru, ke tia supozo opinias fuŝantistojn tre spertaj pri medicino.

Reply

estunto March 6 2020, 14:34:20 UTC
Ne necesas sperti pri medicino, sufiĉas ie aŭdi la nomon inklude "morbo".

Reply


n0mad0 March 6 2020, 21:56:43 UTC
Sajnas, ke la Akademio konsentas kun vi: Esperantigo de "coronavirus"

Reply

estunto March 7 2020, 10:13:00 UTC
Nur duone, ĉar mi opinias "kronviruso" tute erara.

Reply


Leave a comment

Up