Sinkronigeco - teorio kaj percepto

Dec 18, 2007 22:01

Hieraŭ mi havis rimarkindan travivaĵon.

Mi prunteprenis en la biblioteko libron pri sinkronigeco (mia tradukprovo de "Synchronizität") de C.G. Jung. Vespere, mi eklegis kaj sufiĉe ŝatis ĝin. Dume, mia frato min alvokis petante min diri al li ekzaktan vortumon de germana leĝo, kiun mi serĉu en interreto (li hejme ne havas retaliron). Estis la unua ( Read more... )

Leave a comment

Comments 7

goulo December 19 2007, 06:05:15 UTC
Nu por mi tiaj eventoj estas nuraj amuzaj koincidoj, simile al stelaj konstelacioj en kiuj homoj vidas bildojn, aŭ la multaj aperoj de la vizaĝo de Jesuo sur ies peco de putra fromaĝo au pano... (mi ĵus vidis artikolon hieraŭ pri iu usonano kiu trovis rokon kiu falis el kosmo apud lia domo, kaj li vidas la vizaĝon de Jesuo sur la roko...)

Ĉiuokaze, pli interesis min lingva demando pri tiu koncepto, kiu angle nomiĝas "synchronicity". "Sinkronigeco" trafis min strange, ĉar la "ig" sugestas ke iu aŭ io kaŭzis la koincidon/samtempecon. Ekzistas angla vorto "synchronize", kiu estas transitiva kaj en Esperanto estas "sinkronigi" (aŭ "samtempigi" prefere se oni membras en la skolo "bona lingvo" de Piron, Corsetti, ktp). Sed mi neniam pensis pri la "synchronicity" de Jung kiel rezulto de (transitiva) ago de iu (de Dio eble)? Do ĉu la germana teksto pri la temo enhavas la koncepton ke iu aŭ io kaŭzis la efikon (en la "ig"-senco)?

Reply

signifa samtempeco goulo December 19 2007, 07:04:39 UTC
Nu, kompreneble oni povas ĉion demisii kiel koincido, sed Jung trovis laŭ mi interesajn komunajn punktojn en tiaj koincidoj.

Ankaŭ mi cerbumis pri la ĝusta traduko de "synchronicity", sed ĉar samtempeco ŝajnas tro simpla, mi interpretis la skribaĵon de Jung iomete kaj trovis, ke ja io kaŭzas tiun sinkronigecon, kvankam la koncepto de sinkroneco estas malkaŭzeca, do oni ne bone povas apliki tiun ideon, tamen malfacilas por okcidentulo imagi mondon sen kaŭzeco. Laŭ Jung la subkonscio (kompreneble!) forte kontribuas al tiaj koincidoj. Se vi vere interesiĝas pri tio, legu la naŭdekkelkajn paĝojn, indas (eĉ se nur por amuziĝi :) ).

Alia vorto uzebla kaj pli pura estas "signifa samtempeco", esprimmaniero, kiun ankaŭ Jung uzis.

Reply

Re: signifa samtempeco goulo December 19 2007, 07:15:09 UTC
"signifa samtempeco" plaĉas por esprimi la ideon (kiel mi komprenas ĝin). Mi konsentas ke mi devas legi la originalan priskribon de Jung!

Reply

elgrande December 19 2007, 22:43:30 UTC
"por mi tiaj eventoj estas nuraj amuzaj koincidoj,"

Por mi estis eĉ stranga koincido aŭ specialaĵo, se neniam ajn okazus tiaj koincidoj. Mi krome pensas, ke la unua okazo direktas oniajn pensojn en certan direkton kaj tiel igas onin serĉi aŭ almenaŭ pli atenti similajn okazojn, do oni facile trovas duan. Des pli, ĉar kaj la tempolimo, en kiu devas okazi la dua okazo, kaj la grado de simileco de la dua okazo al la unua ne estas tre strikte difinitaj.

Mi ĉiuokaze ankaŭ ne konas la ideojn de Jung.

Reply


ontwaakte December 19 2007, 13:28:55 UTC
mi multfoje spertis tion kion vi priskribas.
ghi estas vere amuza fenomeno.
tamen ghin povas esti eksplikebla sen Dia partopreno.
:)

Reply

ontwaakte December 19 2007, 13:56:03 UTC
jes ja, signifa samtempeco funkcias sen Dia partopreno. Pri tio ja temas la libro :) Tamen, eble Dio estas en la subkonscio? ...

Reply

ontwaakte December 19 2007, 14:34:39 UTC
imagu se samtempeco estas iel ligita kun Quantenverschränkung!
(http://de.wikipedia.org/wiki/Quantenverschr%C3%A4nkung)
:)

pri la 2a aparta temo mi dirus ke Dio estas pli profunde en la homa persono ol oni kutime pensas. Антоний Сурожский skribas "Dio estas pli proksima al homo ol homo mem al si", Dio estas kauzo de homa esto k "nocio 'Patro' diras pri Li plie ol la nocio 'Dio'"

Reply


Leave a comment

Up