Hieraŭa podkasto de Radio Verda mencias rusajn blogaĵojn pri esperanto, kiuj ŝajnas tre interesaj. Tamen la tuta afero estas ruslingve, mi ne komprenas. :^( Ĉu estas iu tradukado de - almenaŭ ia reta komento pri - la ĉefa ideo de la mesaĝo?
Mi uzis aperigitan de vi ligilon kaj vizitis la blogaĵon. Ĝi vere estas tre interesa. En komentaro vizitantoj aperigas iliajn demandojn pri Eo kaj respondeca persono respondas la demandojn. Plimulto de demandoj estas kutimaj: Kie estas uzata Eo? Ĉu estas originala literaturo? Ĉu oni bezonas Eon, se angla lingvo fariĝis internacia? Ĉu studado de Eo estas facila por neeŭropanoj? Kiom da esperantistoj estas en la mondo? Ĉu multas personoj, por kiuj Eo estas denaska lingvo? ktp. Kamarado mevomevo pacience respondis ĉiujn demandojn eĉ sufiĉe stultajn.
Se iuj aldonaj detaloj estas interesaj por Vi, do mi povas aperigi pliajn informojn.
Comments 1
Se iuj aldonaj detaloj estas interesaj por Vi, do mi povas aperigi pliajn informojn.
Reply
Leave a comment