Gluo kaj la sekvoj...

Aug 20, 2008 15:49

Hieraŭ estis la unua renkontiĝo de la instruistaro de mia lernejo antaŭ la nova lernojaro, kiu komenciĝos morgaŭ.

Kelkajn tagojn antaŭe, en HAZ, la plej granda loka gazeto, aperis artikolo pri la kostoj, kiujn devos pagi gepatroj de novlernantoj por lernmaterialo kaj skribiloj, tondiloj, akvofarboj ktp., ĉar multaj infanoj vivas en povraj familioj ( Read more... )

Leave a comment

Comments 2

elgrande August 20 2008, 17:51:46 UTC
"Post tio nova instruisto diris, ke ni ne povas en gazeto "konsili" al la familioj aĉeti malmultkostaĵojn el alilando kaj samtempe peti ĉe germanaj firmaoj senkoste sendi ion al ni."

Kial ne? Laŭ mi ne necesas resti ĉe tia senutila antaŭa misinformo. Eble oni ne volas rekte konfesi, ke oni diris malveraĵon - sed kial eĉ nepre plusekvi tiun lineon kaj bazi sian pluan agadon sur tiu misinformo?

Reply

karulin August 20 2008, 18:12:08 UTC
Nu, la opinioj en la kolegaro iom diversas kaj ne estas klara samopinio kiun oni povus tiel montri al la homoj.

Ja eblus diri ke bonkvalitaĵoj estas sufiĉe necesaj, kaj tiam oni certe ankaŭ sen malbona konscio povus peti firmaojn sendi ion, sed tio igas kelkajn infanojn de malriĉaj familioj apartuloj en la klaso.

Reply


Leave a comment

Up