Laboro

Aug 27, 2008 10:59


Mi fuŝas miajn lecionojn. Parte la kialo estas, ke mi simple trotaksas la infanojn. En tia kvartalo la infanoj ja parolas la germanan, sed tre malbone skribas. Mi postulas tro kaj malesperigas ilin, rilate la germanan ( Read more... )

Leave a comment

Comments 6

!!!!!!!!!!!! anonymous August 27 2008, 10:27:03 UTC
mi sendas al vi brakumadon !!!!!!!!
vava

Reply


Kuragxon! anonymous August 27 2008, 11:56:39 UTC
Kompatindulo! Havu kuragxon (kaj mangxu cxokoladon).

Eriketo

Reply


goulo August 27 2008, 12:15:15 UTC
Domaĝe kaj frustre! Sed mi supozas ke vi pli spertiĝos kaj pli memfidos, do ne malesperu!

Sed certe estas aliaj ebloj. Eble vi instruu la germanan al plenkreskuloj anstataŭ infanoj? (Mi dankas ke mi ne instruas infanojn - mi supozas ke ja estus malfacile!) Pri matematiko, eble vi povus instrui private aldone al kursoj, por pli maljunaj studentoj kiuj volas aldonan helpon?

Reply

karulin August 27 2008, 13:24:04 UTC
Fakte momente mi emus tute ne plu instrui kaj labori ion stultan, simplan, tajpi aŭ simile (sed per tio oni enspezas nur tre malmulte ĉi tie). Ne vere estas solvo por tio momente. Mi devas iel provi daŭrigi. Nun nur mi mem diras al mi, ke mi fuŝas. Kiam miaj "prijuĝistoj" venos kaj taksos mian instruadon tre malbonan, tiam mi devos vere elpensi ion. Sed malbona sento restas.

Reply

kriminelli August 28 2008, 21:20:36 UTC
Hej, ne perdu la esperon! Vi ja instruas ege malfacila medio/lernejo! Mi pensas ke vi havas tauxgajn talentojn por esti instruistino!

Brakumon,
Elli

P.S.: Post duona jaro vi povos konsoli min ekanta labori ;-)

Reply

karulin August 29 2008, 04:27:21 UTC
Jes, mi faros, se vi bezonos! Mi tamen povas imagi, ke almenaŭ iom pli facilas silentigi kaj aŭskultigi gimnazianojn, bonŝancon do.
Estas tiom stulte, ĉar la lokon mi ja nur ricevis pro tre bona fino de studado. Estas ĉi tie multaj, kiuj atendus ĝuste mian lokon. Kaj mi tiom prifuŝas... grrr

Reply


Leave a comment

Up