Varsovio

Oct 14, 2008 09:36


Venontan vendredon ĝis mardon Robert kaj mi pasigos en Varsovio. Ni longe pripensis kien vojaĝi, kaj elektis la polan ĉefurbon inter Dresden kaj Görlitz, Kopenhago, Bulgario kaj kelkaj aliaj ideetoj. Certe parton de tio ni nur ŝovis al alia tempo.

Mi jam trovis - dank' al goulo - paĝon kun adresoj de vegetaraj restoracioj, cetere ne nur pri Varsovio. Read more... )

Leave a comment

Comments 3

anonymous October 14 2008, 07:44:03 UTC
mi iris plurfoje al Gorlitz kaj Dresden, cxar la fratino de eks-koramiko logxis tie.
Dankon pro Felicxa Bovino.

Mi ekpusxas Lode por vojagxi al KEF... Sed li preferas REF :( Mi ne volas iri al KEF sen li :(

kisojn
Vanessa

Reply


goulo October 14 2008, 10:01:45 UTC
La muzeo pri la varsovia rezisto dum la nazia okupado tre vizitindas se tiu historio interesas vin. La muzeo estas nova kaj moderna, kaj ĝi estas tre informriĉa kaj kortuŝa, laŭ nia vizito antaŭ 2 jaroj.
http://www.1944.pl/
Polska walczy!

Por piedpromenado en plaĉa (kvankam turisma) distrikto, ulica Nowy Świat taŭgas, kun diversaj restoracioj, trinkejoj, butikoj, ktp.
http://en.wikipedia.org/wiki/Nowy_%C5%9Awiat_Street

Ie en (norda?) Varsovio estas muzeo kun interesaj presaĵoj (reklamaj, sociaj mesaĝoj, artaj, ktp) apud iu kastelo; ni ĝuis ambaŭ.

Reply


kriminelli October 15 2008, 23:26:22 UTC
Mi ne povas helpi pere de konsiloj, sed simple deziras bonegan tempon tie!

Reply


Leave a comment

Up