Esperantaĵoj: Kion mi ŝatus, sed ne trovis [2]

Mar 06, 2020 10:23

image Click to view

Retumante mi denove kaj denove vidas trafajn aplikkampojn por Esperanto, kiuj restas neprizorgataj kaj neprilaborataj ( Read more... )

esperanto, interreto

Leave a comment

Comments 13

vmel March 6 2020, 08:04:37 UTC
> ĉu eble en la mondo iu esperantisto suferas pro manko de informoj, kiujn mi senpene povus aperigi?

Dependas de tio, kiujn informojn vi povus aperigi...

Reply

n0mad0 March 6 2020, 21:38:29 UTC
Ajna persono havas iujn informojn, kiuj povas esti utilaj por aliaj homoj. Ĉu eble iu volas scii adresojn de novkonstruitaj ĉehejmaj preĝejoj aŭ aktualan koston de terpomoj en niaj bazaroj?

Reply

vmel March 9 2020, 15:25:55 UTC
Por similaj demandoj ekzistas (-is?) la sistemo de UEA-delegitoj.
Tamen ne ĉiuj membras en UEA.

Nu, provu skribi pri io, kion vi mem opinias interesa...

Reply

n0mad0 March 10 2020, 08:31:35 UTC
Sen almenaŭ unu leganto kaj komentanto la enterpreno ne sencas kaj povas aspekti kiel agado de skribmaniulo.

Reply


mevamevo March 6 2020, 21:36:11 UTC
Ĉu tio bonas aŭ malbonas, sed en Esperantujo ĉiu agas laŭ sia plaĉo kaj laŭ siaj povoj/ebloj. Por iĝi pli-malpli populara bloganto, oni bezonas iomajn investojn, sed tiuj investoj ne nepre estos kompensitaj okaze de E, ĉar la E-legantaro estas evidente malgranda. Estas do klare, ke ruslingvaj kaj - tiom pli! - anglalingvaj blogantoj ĉiam estos en multe pli avantaĝa pozicio, ol la esperantaj... Ankaŭ la lingva lerteco tre gravas, sed evidentas, ke vere kompetentaj E-uzantoj (aparte - se temas pri iuj fakaj aferoj) ne tro multas. En la prezentita video la parolanto ja multfoje stumblas lingve...

Jam ekzistas bona ekzemplo: tiu pri la ret-paĝarego Gxangalo.com (ĉu vi memoras pri ĝi?). La projekto startis plej brile kaj laŭte, sed ĉio finiĝis eĉ hontinde... :(

> ĉu eble en la mondo iu esperantisto suferas pro manko de informoj, kiujn mi senpene povus aperigi?
Do, simple provu - kaj post iom da tempo ni ja povos decidi, ĉu la provo estis sukcesa! :)

Reply

n0mad0 March 6 2020, 22:05:27 UTC
>Jam ekzistas bona ekzemplo: tiu pri la ret-paĝarego Gxangalo.com (ĉu vi memoras pri ĝi?).
Jes ja. Ni memoras, ŝatas, funebras...

Reply

n0mad0 March 7 2020, 20:02:27 UTC
>En la prezentita video la parolanto ja multfoje stumblas lingve...
Oni ne juĝu lin rigore: eble li estas ununura esperantisto, kiu aperigas prelegojn pri ekstersunsistemaj planedoj. Tamen la filmeto bone montras, ke unue filmado en Eo ne sencas, ĉar multa penado ne donas eĉ moralan rekompencon. Due ĝi evendentigas avantaĝon de teama agado. Se la filmeto estus sonigita de persono kun pli alta lingva nivelo, ĝia kvalito plialtiĝus.

>Do, simple provu - kaj post iom da tempo ni ja povos decidi, ĉu la provo estis sukcesa! :)
Ke demando estu respondita, ĝi estu almenaŭ aperigita de iu.

Reply


estunto March 12 2020, 20:37:40 UTC
Mi nur ĵus iometete legis en Scivolemo. Laŭ unua impreso malplaĉas la grafiko, la lingvo tamen ne ŝajnas tiom hantata de la Fuŝanta minaco kiel aliaj retpaĝoj.

Reply

n0mad0 March 13 2020, 09:13:21 UTC
Strangas vidi tian mildan opinion de persono fama pro sia senkompateco al fuŝantistoj.

Reply

estunto March 13 2020, 10:58:39 UTC
Mi klopodas esti ne senkompata sed justa!

Reply

n0mad0 March 13 2020, 22:06:52 UTC
Mie evidentas, ke unue Frank (ĉefa kaj sola kontribuanto de la blogo) bezonas bonan redaktanton. Due elektita formato de la afiŝoj estas netrafa. Eĉ se lingvo de la blogo estus brila kaj fajna, tiajn longajn legaĵojn povus taksi kaj superforti nemultaj personoj. Do veinda lingva nivelo de plimulto de esperantistaro ne estas ega sekreto. Mi ne estu tro rigora rilate al verdaj gefratoj. Nun multaj homoj ne emas legi ion longan por amuzo: etikedoj sur pakaĵoj en superbazaroj tute sufiĉas.

Reply


Leave a comment

Up