Ne montru tiun ĉi bildon al Oliver! Alie via daĉo baldaŭ iĝos "fragolando"! Kiel en Smolensko statas la kaŝtanarboj? La folioj de niaj nepre jam bruniĝas. La homo laŭdire flugis sur la lunon. Kial ri ne kapablas trovi rimedon kontraŭ pita raŭpo?
Mi estas tute trankvila: Rusio-panjo entute kaj Smolenskio aparte estas bone gardataj dank'al nia burokratismo. Ajnaj ruzaj planoj de Oliver fiaskos neevitble. Eble jam en etapo de ricevado de rusia vizo.
Urbaj kaŝtanarboj statas diverse. Iuj bonstatas, iuj tute malprosperas. Iom poste mi planas aperigi etan fotoraporton.
>La homo laŭdire flugis sur la lunon. Lastaj jaroj donas sufiĉajn kialojn por dubi pri ĉiopovo de scienco. Ĉu homaro povas kredi tion, se kontraŭ la Viruso oni proponas nur mezepokajn rimedojn? Tamen mi certas, ke la problemo soveblas per uzado de genetike modifitaj kaŝtanarboj. Jen estas inda agkampo kaj defio por la stelo de esperantista Jutubo.
Ĉia genmodifo povas sekvigi neantaŭvideblajn fenomenojn. La arboj dum kelka tempo eble forpelus la borulojn - sed se al ili kreskus okuloj, oreloj...? Mi certe ne volus sidi en parko observate kaj komentate de ĉiu flanko. Krom tio la raŭpo tiam povus serĉi al si alian niĉon kaj ekzemple ekmanĝi monbiletojn.
Ĉu arboj kun oreloj kaj okuloj? Ja interesega imagaĵo. Nun mi komprenas, kial la foto en ĉefpaĝo de esperantista retejo antaŭnelonge trovita de mi ŝajnis suspektinda kaj kaŭzis maltrankvilon. Tamen mi certas, ke viaj timoj estas tute vanaj kaj kaŭzitaj de stulta kaj senrespodeca eŭropa fipropagando, kies vera bazo estas envio al sukcesoj de usonaj genetikistoj. La problemo de raŭpoj estas tre simple solvebla. La registaro de la Neekzistanta lando povus nuligi kontantan monon aŭ aperigi dekreton malpermesantan al raŭpoj manĝi monbiletojn. Entute, ajna paŝo sur vojo de progreso estas ligita kun ega risko, sed sen tia risko ni ĝis nun restadus sur arboj kaj fanfaronus pri longaj vostoj.
Comments 12
Reply
Urbaj kaŝtanarboj statas diverse. Iuj bonstatas, iuj tute malprosperas. Iom poste mi planas aperigi etan fotoraporton.
>La homo laŭdire flugis sur la lunon.
Lastaj jaroj donas sufiĉajn kialojn por dubi pri ĉiopovo de scienco. Ĉu homaro povas kredi tion, se kontraŭ la Viruso oni proponas nur mezepokajn rimedojn? Tamen mi certas, ke la problemo soveblas per uzado de genetike modifitaj kaŝtanarboj. Jen estas inda agkampo kaj defio por la stelo de esperantista Jutubo.
Reply
Reply
Reply
Leave a comment