La vintro estas venanta

Dec 16, 2020 23:22



Read more... )

Daĉo, fotoj

Leave a comment

Comments 12

estunto December 20 2020, 17:03:04 UTC
Abiaj branĉoj sufiĉos por deteni leporojn? Se mi us leporo malsata, mi manĝus la branĉojn, ĉi arbon, la sukerozajn en la fono, aliajn leporojn, sensupozajn promenantojn kaj fine mamutojn. Pri kia arbo temas? Ĉu vere betulo? Vi rusoj troigas l'aferon. Mi provus ion novan, eble volemion kun kontraŭfrosta geno.

Reply

n0mad0 December 21 2020, 09:27:27 UTC
Karnavidaj leporoj estas interesa elpensaĵo... Abiaj branĉoj tute sufiĉas kontraŭ leporoj. Krome ili havas gravan avantaĝon - la branĉoj estas senpagaj. La defendata arbareto estas pomarbo, ĝi jam floris dum pasinta printempo. Mi esperas, ke en venonta jaro aperos fruktoj. Ĉu mi troigas?! Mi ĝuste scias, ke en najbara arbustaro loĝas suspektinda leporego. Mi vidis rin somere kelkfoje. Mamutojn mi ne vidis. Iam sur grundo aperis spuroj de hufoj. Eble ilin lasis hazarda alko, eble - demono el apuda marĉo.

Reply

estunto December 21 2020, 18:50:02 UTC
Ĉio ĉi bonbonas, sed kial rusoj plantas tiom da betuloj? Mi ŝatas unu, du, sed post tri komencas kiĉo.

Reply

n0mad0 December 21 2020, 22:03:53 UTC
Ŝajnas, ke vi ŝercaj. La betuloj estas plantitaj de neniu kaj kreskas memstare. Speciale oni plantas ĉi arbojn en parkoj kaj fojfoje laŭlonge de stratoj. Nekultivataj kampoj tre rapide kovriĝas de betuloj sen ies penoj.

Reply


Leave a comment

Up