Click to view
Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni
(
Read more... )
Comments 21
Pri via espero mi diru: Nia medicina analizistaro daŭre kaj detale studas la fiziognomion de l' objekto. Mi nek laboras en tiu sekcio nek konfidus konkludojn al tiom ĉi nesekura kanalo, sed fonto raportis ion pri ezofaga problemo. Tio strikte restu inter ni, komprenite?
Jen lingva konsileto: Ĉiam uzu la artikolon krom se ekparolante pri iu aŭ io ĝis tiam supozeble nekonata.
Reply
Reply
Reply
Opinio, ke io en Rusio povas ŝanĝiĝi dank'al balotado, estas tre naiva. Unue la Gvidanto emas ŝtatestri tre longe, do iaj gravaj ŝanĝoj eblos nur post lia forpaso. La forpaso pro sanstato aŭ pro la funebrinda kialo. Due rezulte de balotado estos elektita nova kanajlo, pri kiu decidos ĉirkaŭkremla oligarka bando. Dum lastaj tridek jaroj la popolo ĉiam balotis laŭ volo de estraro. Ve, sed en nun rusia socio preskaŭ mankas strebo al libero kaj justeco. Oni revas reveni en la oran epokon de putinismo, kiam la dolaro kostis 30 rublojn.
Reply
Leave a comment