Foje post iom da meditado mi ekkonsciis, ke post la momento, kiam mi lanĉis la blogon en LJ, preterpasis preskaŭ 13 jaroj. En tiu glora tempo la lando estis alia, Putin estis preskaŭ juna kaj la blogejo ŝajnis esperdona de esperantista vidpunkto - ĉi tie kontribuis diversaj aktivuloj kaj eĉ agadis teamo celinta esperantigi la interfacon. La
(
Read more... )
Comments 25
En "miavivo" mi umas delonge, eĉ se ne aktive. Mi tie sendis al vi amikiĝpeton.
Reply
Mi akceptis vian amikiĝpeton.
Reply
Reply
LMMO, la "amika rondo" prefere lernu kunlabori per la jam ekzistantaj rimedoj anstataŭ krei iujn proprajn.
Reply
FB havas multajn grupojn en E-o, sed tie ne eblas trovi ion malnovan, kaj estas tute frenezaj administrantoj.
VK tolereblas, LJ por mi tre oportunas.
Reply
Jes ja, sed ĝi siatempe estis treege propagandata kaj popularigata kiel E-amika retejo. Multaj valoraj kontribuoj malaperis tie...
> FB...
Mi persone vomemas ĉiuokaze, kiam mi vizitas ĝin. Laŭ mi, ĝi estas egege maloportuna por la uzado. I.a., mi ja vidis vian gratulon tie, dankon!
> VK tolereblas, LJ por mi tre oportunas.
VĴ (VivĴurnalo) estas, laŭ mi, la plej oportuna retejo "por saĝaj homoj kaj por saĝaj tekstoj". Bedaŭrindas, ke sur la kontintenta parto de Ukrainio oni duondecidis forbari ĝin (ŝajnas, ke la alarmo estis nur falsa, sed oni ja komprenas, ke la rusia retpaĝaro estas forbarebla iam ajn).
Reply
Saĝaj homoj scias uzi anonimigilojn.
Malsaĝajn oni ĉi tie (samkiel en E-o) ne bezonas...
Reply
Reply
Laŭ mia memoro en "MiaVivo" estas la grupo por idistoj. Almenaŭ la grupo por alternativaj lingvaj projektoj certe ekzistas.
Eble la verda ŝipo ne tiom luksas kiel "Titanic" aŭ "Hindenburg", sed ĝi almenaŭ iel moviĝas. La aliajn mi komparus kun submarŝipoj de kapitano Nemo. Ĉu ili ekzistas entute?
Reply
Reply
Reply
Leave a comment