Mia edzino migras de VivĴurnalo al propra paĝaro
http://perfekta.in/ (ŝi plu legeblos en ЖЖ dank' al aŭtomata duobla publikigado).
Mi pensas fari la samon, sed ankoraŭ ne elpensis same trafan adreson... www.slvk-q.(io ajn) certe estos libera, sed ial ĝi ne forte impresas min... :)
Comments 6
Reply
Kiel varianto, soslavik.com :)
Reply
Reply
Tio donas tri profitojn:
* memstarecon (vi ne dependas de LJ, Supo kaj iu ajn ankoraŭ kaj kulpigas pri paneoj nur sin mem);
* eblecon altigi paĝorangon de aliaj siaj projektoj per la rektaj ligiloj el via blogo (ĉar la blogo havas apartan domajnon, tio efikas);
* monon, eĉ se negrandan (eblas vendi reklamon ĉe sia propra paĝaro).
Por multaj homoj estas negrave, sed min vere tedas verki generante enhavon por aliuloj. :) Ekzistas eĉ merkatika nomo por tiaj projektoj retaj: UGC (user generated content) -- homoj kunvenas en iu reklamata paĝaro kaj distras sin mem dum la posedanto(j) ricevas monon. :)
Reply
Hm. Laŭ mi tiu gravas ĉefe de politika vidpunkto. Paneoj okazos ankaŭ dum uzado de nedependa blogo en propra hejmpaĝo. Aldone estas problemoj pro pripago de komplezoj. Antaŭnelonge nia urba forumo fiaskis, tial ĝia estro ne povis ĝustatempe sendi monon al posedanto de servilo: kialo estas iuj neatenditaj ŝanĝoj en nia banka sistemo. Oni restarigas enhavon de la forumo nur dank'al multaj programistoj partoprenantaj ĝin. Koncizdire: ĉio dependas de volo Dia. :)
> Por multaj homoj estas negrave, sed min vere tedas verki generante enhavon por aliuloj. :)
Tamen en LJ ekzistas simplaj kaj oportunaj eblecoj por fari amik-listo kaj observi agadon de retamikoj. Ĉu io simila estas por memstara blogo?
Reply
RSS estas esence la sama teknologio ĉie. :)
Reply
Leave a comment