The death of Laocoon

May 19, 2008 11:00

Tiam aperas vidajxo terura kaj multe pli grava
kiu subite mizerajn Trojanojn en koro tremigas.
Laokoono, nomita per sorto cxepastro Neptuna,
apud altaro sankega grandegan bucxadis bovviron.
Jen el Tenedo tra ondoj trankvilaj, duopaj serpentoj,
-Mi rakontante tremetas!- grandegajn sur maro longigas
ringojn, kaj ambaux samvice al bordo sin ili direktas.
Inter ondegoj starigxas du brustoj, kaj krestoj sangrugxaj
maron superas; dum parto alia tusxetas ondaron
pli malantauxe, dum vosto longega per tordoj kurbigxas.
bruas sxauxmanta salakvo. Jam ili marbordon atingis.
Estis flamanaj okuloj, de sango kaj fajro koloraj,
dume du langoj vibrantaj busxegojn siblante lekadis.
tion vidante, ni kuris sensangaj. Lau certa direkto,
ili aliras al Laokoono; kaj cxiu serpento
cxirkaux du liaj naskitoj unue volvigxas, envolvas
ilin, kaj membrojn mizerajn kruele per mordo dissxiras,
poste ekkaptas lin- kiu aljuris por ilin helpigi,
sagojn portante-, kaj ligas per volvoj granegaj; dufoje
ili lin meze kunpremas, dufoje per skvarma vostego
kolon cxirkauxas, je kapo kaj brusto lin superegante.
Dume per manoj tirantaj li penas disigi vivligojn;
kiuj difektas rubandojn per kracxa kaj nigra veneno,
li mem samtempte kriegoj terurajn jxetadas al astroj.
Tiel blekegas vindita bovviro, altaron lasinta,
kiu hakilon malbone pusxitan el kolo eksuas.
Poste duopaj serpentoj, al supra pregxejo rempante,
kuras, cxe alta sanktejo kruelan aliras Minervon,
kaj al piedoj diinaj, sub sxilda rondajxo, sin kasxas.
Tiam, en cxiujn animoj, pli nova kaj pli reiganta
timo enigxas, kaj oni certigas, ke, pro atencego,
estis cxefpastro tre juste punita, li, kiu per sago
vunis lignajxon sanktegan, kaj kriman ferajxon en pusxis
dorsen. << Ni Domen konduku cxevalon oferan, ekkrias
cxiu, kaj pregxu figurojn diinajn!>>
Previous post
Up