Damo deponis provizon:
divanon, pianon, valizon,
kanistron, tornistron, ĉapelon
kaj vilan hundeĉjon belan.
Ricevis la dam’ en stacio
kvar verdajn kvitancojn pri tio,
ke oni akceptis provizon:
divanon, pianon, valizon,
kanistron, tornistron, ĉapelon
kaj vilan hundeĉjon belan.
Ŝarĝistoj veturas sur kajon
Kaj ĵetas la aĵojn en trajnon.
Do jam en vagon’ la provizo
(
Read more... )