X Selection

Nov 01, 2007 01:12

Fojfoje mi volas fari amasan elŝutadon de dosieroj, laŭ ligoj de krozilo. Mi faris skripton, kiu prenas la novajn datumojn kopiitajn en X-Windows, kaj ruligas por ili programon. En mia kazo, mi vicigas na wget al task spooler, por ĉiu nova URL kopio en la krozilo.



#!/bin/bash
# ruligu kun parametroj "kiun programon ruligi". La teksto estos parametro por tio.
# ekzemple: xsel-run ts wget
# por ĉiu nova kopiaĵo, ĝi ruligos "ts wget [kopiaĵo]"
LAST="`xselection PRIMARY`"
while true; do
NEW="`xselection PRIMARY`"
if [ "$NEW" != "$LAST" ]; then
echo "$@" "$NEW"
"$@" "$NEW"
fi
LAST="$NEW"
sleep 0.3
done

Por ekscii pri la maniero kopii tekston inter programoj en X-Windows, mi trovis tre bonan eksplikon en la angla Vikipedio. Fakte la skripto funkcias nur por X Selection, ne por Cut Buffers.

eo, programado

Previous post Next post
Up