Mi (rapide kaj erareme) tradukos kelkajn partojn de
malnova konferenco de
Arcadi Oliveres, fama ekonomisto kataluno. Tiuj partoj koncernas rusojn. Mi esperas ricevi iujn komentojn pri tiu ĉi teksto. :)
Inter kvadrataj kampoj, mia helpo.
[en la jaro 2002a, ĉe hispana marbordo sinkis petrolŝipo
Prestige.] Unualoke, kiam la ŝ→po sinkis, tre logika demando estis "Kiu posedas tiun petrolon?". Ĉar se la petrolon oni transportas en tiom malbonaj kondiĉoj, en ŝipo sen duobla ŝelo, kun konvenigita flago, tio okazas ĉar oni postulas tre malmultekostan transporton. La posedanto de la petrolo estas svisa firmao, kun nomo Crown Resources, kiu estas kovrofirmaon de la vera posedanto, kiu havis 100% de la akcioj, kaj temas pri rusa firmao de nomo Alpha Group. Temas pri tre grava rusa firmao, kun prezidento Miĥail..., kiu dum longe havis laboriston kun nomo Vladimir Pution. Ekde tiam, Alpha Group havas bonan amikerilaton kun Putin. Antaŭ iuj semajnoj, longe post la akcidento, la rusa registaro aŭkciis grandan kvanton de la naftaj rezervoj de Siberio. Fine, la rezervojn akiris Alpha Group, sen tro granda pago en la aŭkcio, ĉar atingis akordon kun la rusa registaro, kaj ilin akiris kontraŭ 60% de la komenca prezo de la aŭkcio. Tiu ĉi entrepreno gravas en Rusio, sed ankaŭ en Usono.
[... pri Alpha Group] Fine, la Export-Import Bank ne donis al Alpha Group la kreditojn kiujn la banko prmesis, ĉar tiama gravulino de la registaro, nome Madeleine Albright, kiu estis en la sekretariejo de la ŝtato, absolute kontraŭis ĉar oni ne povas doni krediton al entrepreno, kiu sisteme okupiĝas pri trafiko de heroino.
[Nun pri la milito en Irako.] La dua afero kiun mi volis ekspliki ĉirkaŭas alian persononon, kiun laŭ mi oni devas koni: Vladimir Putin, kaj mi jam parolis pri li antaŭe. Do, antaŭ du monatoj, ĉeĉenaj teruristoj invadis la Moskvan Teatron, kaj la historio finis -nu, ni ne scias klare kiel ĝi finis-, sed ĉiukaze la sinjoro Putin sendis tien la armeon, kaj fintraktis la temon. Du aferoj dirindaj. Unue: kiam la sinjoro Putin sin prezentis, jam antaŭ tri jaroj, al la voĉdonoj por iĝi prezidento de Rusio, li havis voĉdonan perspektivon de 5%, do ne sufiĉe por venki en la elektado. Hazarde okazis tri teruristaj atencoj en tri Moskvaj konstruaĵoj, kiuj mortigis 300 homojn. Putin, tiumemente ĉefministro, aperis en televido kaj diris ke temas pri atencoj faritaj de ĉeĉenaj teruristoj, kaj se li atingus la povon, ĉi tiaj aferoj finiĝos, li aplikos perfortajn sistemojn, kaj oni povos loĝi pace. Tuj altiĝis lia voĉdona perspektivo. Putin atingis 55%, per kio li venkis la voĉdonadon, kaj sin proklamis prezidento de Rusio. Iom poste oni eksciis ke tiujn eksplodilojn metis ne la ĉeĉena terurismo, sed KGB, ĝuste la institucio regata de Putin ĝis du monatoj antaŭe. Jen unua datumo. La alia datumo estas ke la ĉeĉenoj ne ricevis la plej fortan subpremon de Putin, sed de Jelcin., speciale de la Ministro Pri Defendo, kiu surbombadis sisteme la ĉefurbon de Ĉeĉenio inter 1994 kaj 1995, kaj plej speciale en tiu okazo, kiam li diris ke ĉeĉenoj eniris en armetrejnan kampon rusan, kaj detruis cent tankojn, kaj ke oni devas mortigi tiujn civitanojn (ne armeanoj), kiuj subtenis la teruristojn, kiuj detruos la ŝtelitajn tankojn. Poste oni eksciis ke neniu ŝtelis tiujn tankojn, sed la Ministro Pri Defendo malaktivigis ilin, kaj poste oni vendis ilin persone laj por propra profito al Milosevic, kiu ilin uzis en la Jugoslava miliito. Tiu fakto estis konata de Jelcin, kaj pro tio ke Jelcin sciis ke tio povas provoki postajn juĝojn, li demandis al Putin ke, je akiro de regado, faru leĝon de "fina punkto", kiu diros ke oni ne povas peti responson al lia Ministro pri Defendo, nek al Jeltisn mem. Dekreto, kiun subskribis tre ĝoje la sinjoro Putin, ĉar interalie, tio liberigos ankaŭ lin de la propra biografia historio, kiun la gazeto Le Monde tre detale eksplikis la tagon, kiam li atinigs la regadon de Rusio. Putin, kiam li estris la KGBon, kaj laŭ tiu rolo, membris en la administra konsilistaro de entrepreno rusa situa en Germanio, kiu havis celon realigi murdojn laŭ peto. Putin estis administranto de entrepreno de dungitaj murdistoj tutmonde. Tiu ĉi sinjoro atingas la regadon de Rusio, kaj per siaj bravaj metodoj, provas solvi la problemon de la Moskva Teatro. Metas iom da venenaj gasoj en la teatron, malpermesataj de ĉiuj internaciaj konvencioj, kaj kiam ĉiuj estas "drogitaj", petas al siaj soldatoj ke ili pafu al la kapo de la kvindek ĉeĉenaj teruristoj. Tio, miavide, temas pri murdo. La mondaj aŭtoritatoj gratulas Putinon, kaj la reĝo Johano Karlo la Unua (de Hispanio) sendas gratulan telegramon pro la fortiko, laŭ kiu agis en tiu ĉi kazo de la Moskva Teatro.
[... venas jam aferoj ne rilataj al Rusio].
[Fino. Mi eĉ ne legis mian tradukon - eble morgaŭ mi revizios. ]