Hmmm... mi sentas maldekstrisman odoron... Kia simpla mondo.... unuflanke Bush kaj aliflanke Chavez... se oni staras kontraŭ Chavez, tiu sendube staras favore al Bush... kaj inverse. Nu, alivorte vi konsentas kun Chavez? Mi supozas ke vi loĝas en Venezuelo aŭ Kubo, ĉu? Kompreneble... se ne, vi certe transloĝus al tiuj paradizaj landoj. Kaj kia estas tia "alia mondo" kiun vi celas? ĉu soveta mondo kie la "popolo regas"? iam ekzistis mondo kie popolo supozeble regis, sed ĝi ne funkciis, kaj mortis... Bonvole klarigu al mi, se vi tion deziras: oh_kristine_please (ĉe) yahoo (punkto) com
Libero esprimi
anonymous
May 27 2007, 13:59:50 UTC
Ĉiu entrepreno defendos siajn interesojn; tio estas memkomprenebla. Sed ankaŭ ĉiu ŝtato defendas la siajn; tio estàs ankaŭ ĝia rajto. Sed la unua devo (ne rajto) de la ŝtato estas defendi la interesojn de la popolo, ne de si mem, nek de siaj reprezentantoj (t.e., la registaro kaj, pli precize en tiu ĉi afero, de la prezidanto Chavez).
La demando, do, estas ĉu la nuligo de RCTV estas en la intereso de la popolo aŭ de la prezidanto. Laŭ mia vidpunkto (kiu povas esti malprava), la kontrolo de la komunikiloj pere de la ŝtato nur kondukas en aŭtoritatan reĝimon.
Sed ŝajne, laŭ via opinio, kontraŭstari la venezuelan prezidanton estas apogi la usonan imperiismon. Tio estas tute simplisma pozicio. La situacio estas multe pli nuancita ol la interesitoj (la eks-posedantoj de RCTV kaj la venezuela registaro) deziras ĝin prezenti.
Libereco de esprimo estas baza demokratia rajto
anonymous
May 27 2007, 17:32:49 UTC
Saluton aliamondano, mi ĵus legis vian opinion, kaj tiuj estas miaj unuaj pensoj. Mi estas socialisma kaj do, maldekstrulo. Mi konsideras, ke estas pli justa tiu sistemo, kie eblas efike kaj egalece disdoni riĉecon kaj tiel sekurigi dignan vivon por ĉiu civitano. TAMEN, mi dubas, ke oni povas atingi tiun justan socion se civitanoj ne povas libere esprimi kaj opinii. Sendube, Radio Caracas favoras burĝajn kaj privatajn interesojn. Sendube, Radio Caracas ne samopinias kun Chávez. Sed se hodiaŭ oni silentas ilian opinion, eble morgaŭ oni silentos la vian. Ĉu oni konsentu tian sistemon? Miaopinie ne.
Mi kunsentas kun la decido de la Venezuela registaro
anonymous
May 30 2007, 01:57:53 UTC
Saluton, Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis mesaĝon malfavora al tiu ago de la registaro de Ĉávez. Tamen, tiuj ĉi tagoj mi atente legis tiujn informojn de "Le Monde Diplomatique" kaj aliaj seriozaj komunikiloj kaj alvenis al novan konkludon favora al decido de la Venezuela demokratia registaro. Efektive, RCTV estis puĉisma televido, kaj ekstreme mensogema en ĝiaj informoj relative al la registaraj agadoj. Ĉar efektive, ĝi tute malobservis la leĝon pri vereco je informado kaj respekto al la institucioj (inter aliaj artikoloj), la Venezuela registaro tute rajtas ne renovigi tiun koncesion. Mi ege bedaŭras, ke la televidĉenoj el mia lando (Katalunio (Hispana Ŝtato)) prezentis tiun informon tiel distordita; tiu faris min alveni al eraraj konkludoj.
Re: Mi kunsentas kun la decido de la Venezuela registaro
anonymous
June 6 2007, 02:17:27 UTC
Saluton, En Japanio tia TV-stacio, kia dis-vid-igis mensogojn, estis punata. En cxiu lando, popoloj aux la registaro ne permesos stacion, kiu diras, ke mortigu iun. Mi havas nur malmultajn informojn, sed eble mi apogas Cxavez, cxar li batalas kontraux potenco de mono.
Comments 13
Indas konatigi ĝin jes.
Eble provu ankaŭ en Ĝangalo, kiu kvankam letargie, plu ekzistas.
Roland
Reply
Kia simpla mondo.... unuflanke Bush kaj aliflanke Chavez... se oni staras kontraŭ Chavez, tiu sendube staras favore al Bush... kaj inverse.
Nu, alivorte vi konsentas kun Chavez? Mi supozas ke vi loĝas en Venezuelo aŭ Kubo, ĉu? Kompreneble... se ne, vi certe transloĝus al tiuj paradizaj landoj.
Kaj kia estas tia "alia mondo" kiun vi celas? ĉu soveta mondo kie la "popolo regas"? iam ekzistis mondo kie popolo supozeble regis, sed ĝi ne funkciis, kaj mortis...
Bonvole klarigu al mi, se vi tion deziras:
oh_kristine_please (ĉe) yahoo (punkto) com
Reply
La demando, do, estas ĉu la nuligo de RCTV estas en la intereso de la popolo aŭ de la prezidanto. Laŭ mia vidpunkto (kiu povas esti malprava), la kontrolo de la komunikiloj pere de la ŝtato nur kondukas en aŭtoritatan reĝimon.
Sed ŝajne, laŭ via opinio, kontraŭstari la venezuelan prezidanton estas apogi la usonan imperiismon. Tio estas tute simplisma pozicio. La situacio estas multe pli nuancita ol la interesitoj (la eks-posedantoj de RCTV kaj la venezuela registaro) deziras ĝin prezenti.
Reply
mi ĵus legis vian opinion, kaj tiuj estas miaj unuaj pensoj.
Mi estas socialisma kaj do, maldekstrulo. Mi konsideras, ke estas pli justa tiu sistemo, kie eblas efike kaj egalece disdoni riĉecon kaj tiel sekurigi dignan vivon por ĉiu civitano.
TAMEN, mi dubas, ke oni povas atingi tiun justan socion se civitanoj ne povas libere esprimi kaj opinii.
Sendube, Radio Caracas favoras burĝajn kaj privatajn interesojn. Sendube, Radio Caracas ne samopinias kun Chávez. Sed se hodiaŭ oni silentas ilian opinion, eble morgaŭ oni silentos la vian.
Ĉu oni konsentu tian sistemon? Miaopinie ne.
Reply
Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis mesaĝon malfavora al tiu ago de la registaro de Ĉávez. Tamen, tiuj ĉi tagoj mi atente legis tiujn informojn de "Le Monde Diplomatique" kaj aliaj seriozaj komunikiloj kaj alvenis al novan konkludon favora al decido de la Venezuela demokratia registaro.
Efektive, RCTV estis puĉisma televido, kaj ekstreme mensogema en ĝiaj informoj relative al la registaraj agadoj. Ĉar efektive, ĝi tute malobservis la leĝon pri vereco je informado kaj respekto al la institucioj (inter aliaj artikoloj), la Venezuela registaro tute rajtas ne renovigi tiun koncesion.
Mi ege bedaŭras, ke la televidĉenoj el mia lando (Katalunio (Hispana Ŝtato)) prezentis tiun informon tiel distordita; tiu faris min alveni al eraraj konkludoj.
Guillem
Reply
En Japanio tia TV-stacio, kia dis-vid-igis mensogojn, estis punata.
En cxiu lando, popoloj aux la registaro ne permesos stacion, kiu diras, ke mortigu iun.
Mi havas nur malmultajn informojn, sed eble mi apogas Cxavez, cxar li batalas kontraux potenco de mono.
Kobansou en Japanio
Reply
Bedauxrinde nun mi ne havas tempon por respondi gxuste... sed mi ja volas respondi... kaj fakte mi devas...
Mi petas al cxiuj vi atendi kelkajn tagojn... eble gxis merkredo kiam mi povos sidigxi por pripensi viajn opiniojn k skribi denove...
Eduardo
-
Reply
Leave a comment