Por rusoj, de Oliveres

Nov 27, 2007 01:53

Mi (rapide kaj erareme) tradukos kelkajn partojn de malnova konferenco de Arcadi Oliveres, fama ekonomisto kataluno. Tiuj partoj koncernas rusojn. Mi esperas ricevi iujn komentojn pri tiu ĉi teksto. :)

Inter kvadrataj kampoj, mia helpo.
Partoj )

rusio, ekonomio, eo

Leave a comment

Comments 5

ajvol2 November 27 2007, 10:27:31 UTC
Pri Alfa Grup mi ne scias (sed jes, mi konas ke ekzistas tiu granda kompanio)

Laŭ mi, tio estas sufiĉe ekstrema vidpunkto, speciale "Iom poste oni eksciis ke tiujn eksplodilojn metis ne la ĉeĉena terurismo, sed KGB". Jes estis supozoj, sed marginalaj eĉ inter kontraŭuloj de Putin, mi opinias, ke se io simila okazis, tio okazis ne rekte. Amuze, ke jam post 15 jaroj post malapero de KGB oni ozas ĝian nomon, sed nuna FSB estas sufiĉe alia (ĝi posedas nur ĉ. trionon de forto de sovetia KGB).

Ĉefa kulpo de Putin estas ke li malaperigis amasajn liberajn televidion. Ne fortigis juĝsistemon - en socio jam neniu kredas je juĝejoj funkcias laŭ leĝoj. Kontraŭuloj ne povas rakonti pri siaj ideoj, diskuti kun registaro, eĉ respondi al falsaj akuzoj kaj fiakuzoj de registaro. Fortuloj batalas nun ne en parlamento, ne en gazetaro, ne en juĝoj, sed nevideble, ni nur iam legas pri strangaj arestoj de generaloj kaj vicministroj.

Reply

viric November 27 2007, 12:14:21 UTC
Prave, ĉi tie ni fakte uzas la terminon "antaŭa KGB", anstataŭ FSB. Kaj en la prelego li uzis rekte la terminon KGB por la nova FSB ( ... )

Reply


max12354 November 27 2007, 19:45:11 UTC
Laux mi, cxi tia teksto povas esti facile verkita far flava jxurnalisto, sed ne "fama ekonomisto".
Famaj ekonomistoj gxenerale okupigxas sxajne pri pli altaj aferoj, ol esploro, kiu kion (eble) sxtelis.

Reply

viric November 28 2007, 09:32:34 UTC
Tiu ĉi ekonomisto klopodas montri, kiom malbone funkcias la nuna ekonomio, kaj kion ĝuste necesas ŝanĝi por atingi pli justan mondon.

Aldone li klopodas montri, kiom krimemajn homojn oni elektas kiel prezidentojn, kaj plej altajn politikajn rangojn. Se civitanoj plu permesas tiujn aferojn, por kio gravas la esploroj kaj proponoj de (eble laŭ vi pli eminentaj) Keynes aŭ Weber?

Reply

max12354 November 28 2007, 20:55:26 UTC
>por kio gravas la esploroj kaj proponoj de (eble laŭ vi pli eminentaj) Keynes aŭ Weber?

Mi ne tute bone scias, sed sxajne la ekonomiaj legxoj same bone priskribas kriman ekonomion kiel nekriman.

Reply


Leave a comment

Up